Vallienne, Henri

Henri VALLIENNE (1854-1909), franco, kuracisto, aŭtoro de du ampleksaj originalaj romanoj: "Kastelo de Prelongo" kaj "Ĉu li?". La romanoj prezentas specon de felietona literaturo kun amaso da aventuroj, krimoj, misteroj, amo, pasto, intrigoj, justicaj eraroj, tamen streĉaj ĝis la lasta paĝo. La romano "Ĉu li?" poste estis stile reviziita de KALOCSAY Kálmán. Liaj tradukoj: "Margot" de Musset, "Manon Lescaut" de Prévost, la tuta "Eneado" de Vergilio. En manuskripto restis versa traduko de "La Metamorfozoj" de Ovidio.

Sites 1